La vicstiristo de Galanto raportas - 1. Ĉapitro

1. Ĉapitro


Kiu rakontas pri mia renkontiĝo kun spegulkarpo erarita pri sia alvokiĝo kaj kun kapitano Sinbad, krome en kiu la historio komenciĝas.

Se foje kruda estas la ŝerca parolo,
Malgraŭ, ĝi povas esti spico de bona celo.
(Bantua proverbo)

- Mi kredas, ke mia piedo torporis - ekparolis neatendite Colo 1 . Mi alarmiĝis el mia revado. Jam de du horoj ni konkursilentis kaj dume mi enpensiĝis kaj tute forgesis ke mi ne estas sole.

- Vekigu ĝin ... - mi proponis iome ĉagrene.

- Mi ne havas vekhorloĝon kun mi ! - li respondis kaj siblis.

- Sufiĉe se vi rakontas ankoraŭ kelkaj tiel malbonaj ŝercoj. De ili ĝi certe vekiĝos kaj ektimiĝinte ĉirkaŭ kapriolos la ferdekon.

- Stako da oldaj megeroj ne babilaĉas tiom multe kiel vi duope ! - ekmurmuregis Sanktantonio kaj kolerege ektordis la spindelon.

Ni eĉ ne respondis. Fine ja ĉio havas limon. Ni silentis do por la favoro de Sanktantonio ĝis nun, kiel ezokoj, ja vere pro amika komplezo, kaj eĉ li arogas riproĉi. Li meritus, ke ni frapetus lian kapon. Mi eĉ farus tion, se mi havus inklinon ekmovi en tiu 30 grada somera varmego, kiam ankaŭ la kuloj partoprenas studekskurson en la glaciofabrikon en Fehérvár 2 .

Colo komprenis dume, ke li devas ekmovi kaj lantpeze stariĝis. Kompreneble li tuj pentis, ĉar lia rekta piedo fakte malŝaltiĝis el la publika provizado. Li veade saltadis per unu piedo, lia pantoflo klakis sur la sekiĝinta ferdektabulo.

- "Ne piedo perturbitaaa...sed alio difektitaaa..." - zumkantetis mi.

- Kio estas ĉi tio? - li demandis, mole subfalegis kaj sovaĝe fratis lian membron.

- Nenio. Epizodo el la "Fabeloj de Hoffman" 3 ...

- Atentu, vi, Hoffman... - feliĉe, ke li ne povis fini ĉar Sanktantonio ekhurlis.

- Mordis! - kaj li denove freneze ektordis. Vi konis jam liajn nepripensitajn eksplodojn kaj turnis nur niajn kapojn tiudirekte. Sed tute nekompreneble pendis karpo de pli ol iom du kilogramoj sur la hoko en karakteriza sinteno, kiu esprimas ke ankaŭ ĝi ne komprenas kiel okazis ĉi akcidento.

- Kaptita! Mi kaptis vin! Vi estas mia! - deliriis Sanktantonio. Mi komprenis: de post unu kaj duono monatoj ĝi estis la unua fiŝo, kiun li sukcesis trompi.

- Reĵetu ĝin - proponis Colo - Konsideru, ĉiun vizitas malfeliĉo. Pripensu ĝian orfan frajon lasitan.

- Ĉu vi freneziĝis? Unue ĝi ne havas orfan frajon, ĉar ĝi estas laktuma karpo, due ni ja manĝos ĝin fritite en butero.

- Mi rimarkas, ke tiu iel pravas - kapbalancis mi. - Precipe pravas, ke Colo ne ŝatas fiŝon, ĉar ĝi havas aristojn...

- La benko splitiĝis aristforme sur kiu vi estis sidanta dum mi manĝadis fiŝon! Eĉ mi fritis. Ĉar Sanktuĉjo, nur tiu estas evidenta, ke mi mem fritos ĝin.

Sanktantonio tute emociiĝis pro la karpo. Patra voĉe li diris:

- Antaŭe vi banu vin. Mi alte taksas la higienon.

Colo konsterniĝante alrigardis lin. - Kie mi banu min?

(Kuriozas, ke li lasis la parolon preter liaj oreloj, ke kial li banu sin.)

Sanktantonio revante rigardis malproksimen, kie ankaŭ en la posttagmeza suno tien ĉi videblis la turoj de la abatejo sur monteto Tihany 4 .

- Mi pensas, ke en la Balatono. 5 .

- En la Balatono? Ĉu ekhavi korspasmon?!

Je tridek gradoj super la nulo. Mi devis mencii: - Colo, vi ekhavis spasmon tiam, kiam Sara enbrakigis vin sur la moleo, ĉar ŝi konfuzis vin en la mallumo kun Yves Montand.

Tiu fakte kortuŝis la povrulon. Li eklevis la sitelon, en kiu jam sidis la kompatinda karpo fiaskinta kaj li eĉ lamante per lia vekiĝanta piedo malaperis en la direkton de la ŝipkuirejo.

Sanktantonio surhokigis novan lumbrion.

- Ne provu la Eternulon - mi admonis lin. - Ne estas pli malbela moro ol la nesatigebleco. - Li ne respektis mian konsilon. Vere, tiel li kaptis nenion, aliparte mi devis refoje enprofundiĝi mutecon, ke mi ne disturbu la akcidente ĉi tien errarvagantajn fiŝojn.

Tiel do mi havis tempon por mediti pri tio, ke kiel mi alvenis ĉi tien. Kiel mi, Károly Balázs, tridek kvin jara latin-historio faka agregaciulo iĝis - se nur sole provizore - vicstiristo de Diesel-motora jaĥto nomita "Galanto", kio trafikadas sud-okcidente de orienta longitudo 18o, kaj norda latitudo 47o, vojlinie Siófok-Tihany-Bfüred-Blelle-Fonyód-Badacsony-Keszthely 6. Ĉar mi volas lasi neniun en malcerto, decidis demeti la vualon de sur la sekreto. Kaj ĉar en la vasta rondo de miaj respektuloj rondiras multspecaj variantoj, mia verkonscio postulas, ke mi antaŭe demetu la vualon de sur la cirkulantaj onidiroj pri mi.

Laŭ tiuj la afero komenciĝis lastjare somerfine, kiam por la semajnofino mi vizitis mian oldan amikon, Kazimiron Rezedon, la aktoron, kiu somerumis en la ripozdomo de Nacia Teatro en Siófok. Pri tiu domo oni devas scii, ke persono ne sperta en geografio trovas ĝin pli malfacile ol Kolombus trovis Amerikon, ĉar li nur surferdekis Santa Maria, kaj navigis ĝis kontraŭvenis la transa bordo, sed la menciita ripozdomo situas ekstere de la limoj de Siófok-a ripozkolonio kaj la natura menso.

Nu, sufiĉe diri, unue vi trotas laŭ la bordo de Sió 7 ĝis la kluzo, kiu estas samtempe ankaŭ ponto al la enirejo de la ŝipfabriko. Ĉi tie maljuna gardisto sidas en eta budo kaj demandas vin pri via vojcelo. Estas du eventualaĵoj. Aŭ vi respondas, ke vi iras en la Ŝipfabrikon, kaj tiel neniam vi iĝas Kolombus, ĉar la gardisto ne enlasas vin sen konformaj dokumentoj kaj legitimoj. Aŭ vi nur ĵetas "Al la ripozdomo de Nacia Teatro!", tiam li enlasas vin amikeme kaj salutas ankaŭ, se eble vi ludas Otellon, nur nun ne eblas rekoni vin, ĉar la ŝunigraĵo forfrotiĝis.

Poste, se vi baraktas trans la dise-senorde kuŝadaj ŝipripoj, harpunoj, eksterservaj fumtuboj kaj ceteraj komunaj bezonaĵoj, tiam vi atingas la internan estuaron de la haveno, kie sine anonco vi trafas al la serĉinta ripozdomo.

Do ankaŭ mi estis vaganta trans ĉi labirinto, kiam min kontraŭvenis la fato. Esti kvieta mateno dimanĉe, ankaŭ la ŝipofabriko estis muta kaj dezerta, nur en la doko restadis helica ŝipo. La fato surhavis porcelanblankan pantalonon, supere bluan jakon, surmanike kaj surklape densajn orgalonojn. Ankaŭ la kapon ornamis marista kepo ŝarĝita de densa orumo. La spacon inter la kapo kaj la ornamitaj epoletoj kunigis abunda barbo etendiĝanta ĝis la brusto. Eĉ, la majestecon de la barbo ankoraŭ pliigis la rektatuba ĉerizpipo elstaranta el la hirtaĵo kiel ĉefmasto. Ĝi elspiris fulmon de kaldronego hejtita al dek nodoj, kaj la fulmo kurlis al la sennuba somerblua ĉielo sen ia konjekto pri io ajn. La Fato staris flegme kun gladitaj glaceaj gantoj blankaj enmanite, kaj liaj maraglaj okuloj revade kontemplis en la direkto de Almadi.

- Simbado, la maristo - Kazimiro Rezedo flustris apud mi kaj ektremis por la feliĉo. Mia brava aktoramiko entuziasmis nome por la romanoj de Gyula Krudy. Pro tio li elektis - anŝtataŭ la iomete scenkapabla nomo, Benedikto Rezedoviĉo, trovebla en la matrikulo - la heroon de Krudy-romano, Kazimiron Rezedon por aktora nomo, kaj pro tio li alnomis lian olivverdan Topolinon kun flavaj radoj Ruĝa Poŝtvagono, kaj pro tio li agadis nekutime de tempo al tempo, pri tiu ankorax temos en ĉi rakonto, kaj tial li nun flustris volupte pri la Fato, ke tiu ne estas aliulo sed la reviviĝinta Sinbado, la maristo el la "Mil kaj unu noktoj".

Ĉu la Fato estis viva homo aŭ fatamorgano transvaginta el Hortobágy 8 , ne malkaŝiĝis tiam, ĉar li, neglektante nin, surpromenis la ferdekon de Galanto ĉe-borda kaj malaperis. Ni staris tie mute, piedoj kvazaŭ enradikiĝante, kaj longe ne povis rekonsciiĝi.

Mi ne detalos plue. Post la renkontiĝo kun la Fato miaj konatuloj opiniis, ke mi iomete freneziĝis, ĉar mi ne povis paroli pri alio ol??? la mirakla maristo, kiu aperis antau mi sur la bordo de Siófok tiel, kiel la fluganta Hollandano 9 , kiam de tempo al tempo li ekskursas el la storma Magellan markolo al la Operdomo kanti.La Fato forprenis mian cerbon, tial mi dungiĝis al li kiel vicstiristo de Galanto.

Fakte malmultaj scias, ke tio estas nenobla kalumnio, kas Sinbado, la Fato de Siófok estas nur konsekvenco en la formiĝo de mia vivo, sed ne origina kaŭzo. Estas tempo, ke mi parolu kelkajn vortojn ankaŭ pri tiu origina kaŭzo, t.e. pura vero, kaj mi prezentu pli kelkajn amikojn miajn, pri kiuj mi ĝis nun ne temis, sed kiuj estis la veraj ekigitoj, ke mi forlasis katedron de la Vörösmarthy 10 Gimnazio en Fehérvár kaj dungiĝis kiel vicstiristo de Galanto.


2. Ĉapitro   Notoj  
Copyright(C): Text by Péter Bogáti. Translation by: József Sárosi