La vicstiristo de Galanto raportas - 2. Ĉapitro

2. Ĉapitro


Kiu estas tre kurta kaj servas nur por interesigi la leganton.

Ne nur oro, arĝento, juvelŝtono estas trezoro.
Dum la alispecan trezoron - kvankam tiu estas ĉiam antaŭ-okule - oni trovas malplej facile.
(Mia propra saĝeco)

Tuj ni kommencu ekde tiam, kiam frusomere post la unua renkontiĝo mi alvenis al Sinbado (nu tiel nomota postsekve), peti, ke li min dungu kiel vicstiristo, la kapitano rigardis min de kapo ĝis la plandoj, kaj nek premante lian pipon el sia buŝo li ĵetis al mi:

- Ne vicstiristo ĉe Galanto.

- Mi scias. Tial mi anoncas min.

- Eĉ ne bezonata.

- Se estus, tiam vi ne povus dungi min. - mi respondis.

Ŝajne tio ekskuis iomete lian trankvilon.

- Kial?

- Ĉar mi ne povas stiri. Nek ŝipon, nek aeroŝipon, nek submaran ŝipon.

Post tio li elprenis la pipon el lia barbo.

- Ĉu vi jam vizitis doktoron ? - li demandis.

- Jes ja. Mia koro, lungo, miaj artikoj, ktp. estas sana.

- Sed ĉi tie ... - kaj li frapis la frunton - ĉu ne estas domaĝo?

- Ĉu licas sidiĝi?

- Se vi tiel finos pli rapide.

- Ne, sed pli konforte.

Li mezuris min refoje kaj vidante, ke mi estas pli alta kaj larĝa ol li, konklude, se mi komencus furiozi, li subiĝus, plie cedis li kaj prezentis lokon.

Mi sidiĝis kaj premis tajpitan paperon el mia saketo, transdonis ĝin.

- Kio estas tio? - demandis li.

- Alvoko. Legu.

NEKONATAJ FARINTOJ KAŜIS GRAVAN TREZORON EN ANKAŬ NEKONATAN LOKON, LASIS NUR CERTAJN ENIGMAJN SPUROJN. KIU DIVENAS ILIAJN SIGNIFOJN, POVAS RETROVI LA TREZORON, KIU IĜAS SIA EKSKLUZIVA PROPRAĴO DE LA HONORA RETROVINTO. NUN NI ANONCAS NOBLAN KONKURSON. POVAS PARTOPRENI ĈIUJ LERNANTOJ DE NIA MEZLERNEJO, KIUJ KONGRUAS KUN LA PARTOPRENKONDIĈOJ. PRO TIO NE ESTAS PLU BEZONATA, NUR IĜI UNU EL LA PLEJ BONAJ KLASLERNANTOJ. EL ILI FORMIĜAS LA KONKURSANTAJ TEAMOJ, KIUJ ĈE FORMIĜO ELEKTAS NOMON KAJ KAVALIRAN EMBLEMON. POSTE ILI LICAS EKIRI LAŬ LA UNUA SPURO, KION ILI CERTE TROVOS SE BONE STREĈAS LA OKULOJN.

ĈU VI VOLAS SCII, KIO ESTAS LA TREZORO? TROVU ĜIN! ĈU VI VOLAS ĜIN TROVI? INTERIĜU LA TEAMON DE LA PLEJ BONAJ. ĈU VI KREDAS, KE VI TROVOS ĜIN? ESTU PLI LERTA, RAPIDA, SPIRITA OL LA RIVALAJ TEAMOJ. NE TIMU LA PENON, NE LASU LA MENSON NEUZITA KAJ HAVOS LA TREZORON. KREDU, ĜI INDAS!

Sinbado faldis kaj redonis la alvokon. Lia rigardo iĝis certe amikeca.

- Klara? - mi demandis.

Li ne respondis tuj. Longe, silente blovis la fumon, poste medite diris:

- Fakte mi multfoje prezentis mian starpunkton al la ĉefdirekcio de la enterpreno, ke mi bezonus vicstiriston. Nur vi scias, ke la enterpreno ne dungas vicstiriston por tiaj etaj ŝipoj.

- Sed se ni pripensas tiun pli bone - mi intermetis - temas nur pri honora ofico... Se tio estus ne nepre bezonata, mi absolute ne tuŝus la stirradon.

- Mi ne permesus tion! - kriis li teruriĝinte, - Ne forgesu, ke sur ĉi tiu ŝipo troviĝas ankaŭ vojaĝantoj, mi estas respondeca por ilia nevunditeco!

- Ĉu ni do interkonsentis ?

- Je unu kondiĉo. - Li klinis sin pli proksime al mi, lia barbo frotetis mian kolon. - Se vi sufloras al mi, ke kio estas la trezoro kaj kie ĝi estas kaŝita.

Mi sufloris.

Li stariĝis kontenta.

- Kiam vi ekdeĵoros?

- Tuj depost la lernojaro.

- Konvena. La nomumon vi ricevos perletere.

Li salutis. Ni manprenis.

Mi forlasis la kajuton kiel honora vicstiristo de Galanto. Forlasante mi ĵetis preterflugan rigardon al la stirilo. Frostotremo trakuris mian korpon. Eĉ en malbona sonĝo mi ĝin ne revidu plu. - pensis mi kaj dignoplene paŝadis al la bordo.

Se miaj karaj legantoj estas malkontentaj kaj ne komprenas sufiĉe klare ĉian interrilaton, mi sincere bedaŭras. Ni ne povas fari pli, ol admoni ilin al pacienco. Fine ja la aŭdacaj trezorserĉuloj ekiris des pli obskuran padon ...


1. Ĉapitro   3. Ĉapitro   Notoj  
Copyright(C): Text by Péter Bogáti. Translation by: József Sárosi