La vicstiristo de Galanto raportas - 3. Ĉapitro

3. Ĉapitro


En kiu fine anstataŭ la leganto la herooj de la historio cerbumadas pri la ceteraĵoj.

Elpensi enigmon bonan estas pli malfacila ol diveni.
(El la saĝaj sloganoj de Filozofo.)

La tago de lernojarfermo estis malbela, pluva. Oni devis ĝin aranĝi en la gimnastikejo, kie la multaj mezlernejanoj amasiĝis unu apud la alia, kiel haringoj en barelo.

La eta Pless, la eterne mova, apenaŭ povis ĝisatendi la finon. La direktoro estis en la pleja pleno de sia parolado, kiam Pless kun lante, persiste kubutumo traboris sin tra la amaso kaj solidiĝis malantaŭ la svelta Sitel kaj singarde puŝpiketis lian ŝultron. Sitel retrorigardis.

- Problemo, Ovo?

- Ĉu ankoraŭ nenio? - reflustris Pless. Sitel nur levis la ŝultron.

- Trankvilon, Ovo. Trankvilon kaj aplombon.

Certe li mem tute ne estis trankvila, sed la reputacio estas savgardenda antaŭ la anoj. Kiel li povus esti trankvila? La konkursteamo de la klaso formiĝis jam ekde semajno, nomumis sin "Kund la Subakvisto" 3.1 , ili elektis lin komandanto per sekreta voĉdono kaj ekde tiam plena silento. Petres, la sekretario de la lernantoj, preterpasas lin kun tiel indiferenta vizaĝaĉo, kiel li havus nenian komunan en la tuta mondo kun la Alvoko. Alparoli aŭ demandadi certe neeblas, li eĉ ne provus, se li ne volas malrespektigi sin. Se ne, do ne. Sed kie en la infero estas la unua signo? Nek signo, nek spuro, nenio nenie. Ĉu tial li fariĝis komandanto? Ĉiu matene la knaboj atendas lin, kiel Mesion.

Ankaŭ la eta Pless iris hejmen malgaje el la lernojarfermo. Tiu altaĉa Sitel preterpasis la Spuron nerimarkinte - li cerbumadis. - Eblas, ke ni miselektis? Sed kiun ajn povus ni elekti se ne lin. Sitel kuras la cent metrojn dum 11.9 sekundoj, transsaltas 165 centimetrojn, kaj li estas la plej bona matematikisto de la klaso, kio multe pezas je tia tasko, je kommandant elekto.

- Vi ricevis leteron, mia filo - akceptis lin hejme lia patrino.

- Leteron? De kiu?

- Tion ankaŭ mi volus scii - respondis la patrino, ĝuste ne amikece. - Ĝi venis el Peŝto 3.2 . Kiu skribas al vi el Peŝto?

- Je mia vorto, mi eĉ konjekton ne havas.

- Vi, nur ne promesu! Miu volus scii, ke kun kiu vi korespondas el Peŝto.

- Ankaŭ mi, kredu! Kie estas la letero?

Sur la blua koverto videblis nur la nomo kaj la addresso. Li ŝirmalfermis ĝin ekscitite. Sed en la koverto kaŝiĝis nur alia koverto kun tajpita surskribo:

"Transdonenda al la komandanto de teamo Kund la Subakvisto! Nur li malfermu en la ĉeesto de la kompleta teamo.

- Trovite! - kriegis la eta Pless. - La spuro trovita! - kaj jam kuris li.

Jam estis malfrua posttagmezo, kiam la teamo estis kunvarbita ĉe Sitelo. Fine venis la arde dezirita momento.

- Ĉi tion ni estus vane serĉinta! - rimarkis Filipo, la Buleto.

- Ne atestas pri fantaziego, ke oni avizas nin perletere - aldonis malestime Doboŝ, la Fiera, kiu ĉiam iradis tiel kaj rigardadis la mondon, kvazaŭ li divenus, ke la Tero estas globforma. Sed Sitelo krude-trude silentigis lin:

- Ĉu vi atendis, ke virdiablo transdonos ĝin ĉe vojkruciĝo sub plenluno?

- Malfermu! Malfermu! - la eta Pless urĝis lin.

Tajpita papereto elfalis el la koverto. Sitelo laŭtlegis ĝin tremvoĉe:

- "Gal. Nivealis L. Konekso el nordoriento je 11:05."

- Plu, plu! - Pless ekscitiĝis.

- Nenio, plu - Sitel lasis fali sian armon - Tio estas ĉio.

- Tiu malhavas sencon! - deklaris Doboŝ.

- Iu menciadis ĉi tie la mankon de fantazio - pikis lin Filipo.

- Memkompreneble, ja ĉio estas klara al vi. Ankaŭ skribaĵoj hotentote!

- Momente nur latine - ekparolis unue Markizo, la Filozofo.

- Sed kion signifas do ia konekso, nordoriento kaj ... kion plu enhavas ĝi? - Pless senpaciencis.

- Ĉit, Ovo - fine Sitelo, la komandanto levis sin super la situacion. - Trankvilon kaj pripensadon. Ni rompu al si la kapon. Buleto, disdonu la karamelon.

- Mi ne havas eĉ ereton.

- Vi mensogas, Buleto. Kial ŝvelaĵetas do via poŝo?

Filipo ektimiĝinte kaptis al sia mantelo: - Ĝi estas nur tute ordinara maldolĉa bonbono. Mi ne havis monon por pli. Kaj vi diris, ke vi ne ŝatas la maldolĉaĵon...

Doboŝ ĉesigis lin,

- Ni ne ŝatas, sed konsumas. Buleto, donu ĝin kaj kun via misfama individuismo ne obstaklu la kolektivon en pensado.

- Precipe ne la hotentotojn, ĉu? - blovŝveliĝis Buleto, sed obeis.

Poste ili kraketigis dek minutojn. La sukero elĉerpiĝis, mueldento de Pless agaciĝis kaj ekdoloris, ili atingis ne alian rezulton.

Tamen la unuan konstruktivaĵon proponis Doboŝ. - Konsultu latinan vortaron, ke kion signifas Gal. kaj Nivealis.

Sitelo ekfoliumis ĝin.

- Nivealis signifas neĝblanka, la alia..., la alia... mankas.

Postrestis ankoraŭ la mistera L.

- La L. estas mallongiĝo - Markizo pritraktis ĝin. - Ĝuste kiel t.e. aŭ G.M.T. aŭ ktp. Pro la unua proksimumigo ni povas konkludi ke ni alfrontas mallongiĝon.

- Pro la dua proksimumigo presitan majusklon. - Doboŝ ironiis. - Prefere diru ĉu kion ĝi mallongigas.

- Sendube ĝi estas oficiala. - Markizo daŭrigis persiste, - Eĉ rekonita, akceptita mallongiĝo.

- Kio rekonita, ne nepre ĝenerale konata. - elbabilis Buleto.

Sitel transprenis la regadon.

- Feblacerbuloj. La teoremo estas simpla. Doniĝas ekvacio kun du nekonatoj: x + neĝblanka + y = Gal. Nivealis L. Do nun. Kion vi konsideras neĝblanka?

- Neĝ' - Buleto elbuŝigis.

- La neĝon! - Doboŝ korektis lin.

- Neĝblanka estas ankaŭ la pura littolo, kubosukero, papero, kreto - vortgalopis Pless. Sitel substituis ĉiujn unu post la alia en la ekvacion, sed la knaboj ne iĝis pli saĝa. Filipo gratadis en sia poŝo.

- Trovite! - li ekkriis. Ĉiu alrigardis lin. Sed Buleto eltiris nur karameleron. - Mi sciis, ke ie mi havas ĝin. - li klarigis kaj tuj formanĝegis ĝin por la sekureco.

- Vian konscion ni ellasu el la listo de blankaĵoj - Doboŝ rimarkis.

Buleto ruĝiĝis - Lilion al la senkulpa Fiera - li grumblis.

Doboŝ gardis sian superecon. - Saĝedire, Buleto. Alskribu la lilion, komandanto, ankaŭ tiu estas neĝblanka.

- Pli laŭstila se vi diras neĝfloron - Pless opiniis.

- Haltu. Antaŭ ol alskribi la tutan forcejon - Markizo decidiĝis ree paroli. - Unu el la nekonatoj estas eventuale solvebla. La y, t.e. L. Se flornomo kaŝiĝas en la ekvacio, tiam la signifo de L. estas la mallongiĝo de nomo Linné ... Linné ordigis laŭsisteme la nomojn de floroj kaj la komenca litero de lia nomo staras post ĉiu floronomo, kiun li priskribis unue.

- Tuj precizigu. - Sitelo kaptis la okazon. - Buleto, enportu la leksikonon.

Bedaŭrinde ili havis nur la malgrandan, du voluman Révai 3.3 , Gal. ne troviĝis en ĝi.

- Probu la flornomojn, la latina nomo certe troviĝas ĉe ili. Ni envicigu ĉiujn blankajn florojn. Ne estas multe. Komencu kun lilio.

Sitelo priserĉis - Lilium...- li legis. Neĝuste. Kiu sekvu?

- Neĝfloro, kion diris mi! - ekscitiĝis Pless.

- Neĝfloro... Galanthus nivealis L. - legis Sitelo. Triumfhurlo eksplodis. Kiam tio kvietiĝis, ili malvarmiĝis, ĉar bone, bone, tio estas konata, sed kio estas la gajno. Kion signifas tia flornomo kaj kion komprenas la letero sub konekso el nordoriento je 11:05.

Ili turnis sin senintece al Markizo. Li divenis Linné, li malkovru ankaŭ ĉi tion.

- Nu, Filozofo, surfiksu la kalsonon! - Doboŝ kuraĝigis lin.

- Ni probu denkadi laŭte - Markizo respondis. - Normale veturilo koneksas al veturilo. Ekzemple trajno al trajno. Sed trajno ne portas nomon, sendube temas ĉi-kaze pri veturilo kun partikulara nomo. Konklude ne trajno, ne aŭtobuso, ankaŭ ne aeroplano. Eventuale ŝipo. Ĉiu ŝipo havas nomon.

- Tio estas klara - interrompis Sitelo. - Temas pri ŝipo, kiu ekveturas je 11:05 de ie. "De kie?" staras la demando. Oni supozu, ke ŝipo ĉe Danubo 3.4 ...

- Tio ne eblas - reprenis la vorton la Filozofo. - Ne forgesu, ke la konekso koncernas nin, ni devas atingi la ŝipon Galanto, ja el nordoriento. Transturnu tion kapaltere, ni devas iri sudokcidenten de Fehérvár. Kien vi venas? Al la Balatono. Rezume: doniĝas balatona ŝipo nomita Galanto, kiu ekveturas je 11:05 el ia haveno, tiun ni devas alveni.

- Despli frue, ĉar ni ne scias, ke kian vojon iras la du aliaj teamoj, kiam kaj kien. - aldonis Doboŝ. - Estus ĝene, se ili preterlasus nin. Komandanto, disponu!

- Ĝuste. La tasko estas triope. Unue: ekscii, ke ĉu vere trafikas ŝipo nomita Galanto sur Balatono. Tio ne estos malfacile. Buleto, tion esploros vi. Due: serĉi kion faras la rivaloj, Vi, Ovo, pri tio informiĝos. Fine, kio koncernas la tutan teamon: sturme nin prepari por la vojaĝo. Ni kunportos turistan ekipaĵon, ankaŭ unu piramidtendon. La ellaboron de la detaloj faros mi...


2. Ĉapitro   4. Ĉapitro   Notoj  
Copyright(C): Text by Péter Bogáti. Translation by: József Sárosi