La vicstiristo de Galanto raportas - 4. Ĉapitro

4. Ĉapitro


En kiu niaj herooj implikiĝas en malagrablaĵojn kun Colo, la eĥo, Andreo la unua kaj la praepoko de Tero, sed ili eltenas.

Multe da nutraĵo ŝarĝas la stomakon,
sed multe da scienco kaŭzis al neniu sendormajn noktojn.

Kompreneble ili surlokiĝis en la ŝipbeko. De tie estas la panoramo la plej bela kaj tie oni suferas sunfrapon la plej frue, ne havante alian tegmenton super lia kapo, nur la neverŝajne bluan tendon de la ĉielo.

La konekso sukcesis relative glate. La trajno ne malfruis kaj kiam ili atingis la moleon de Siófok, la svelta korpo de Galanto ĝuste turniĝis en la havenbasenon.

Sed unu obstaklo ankoraŭ atendis ilin antaŭ la eniĝo. Jam sur la trajno ili multe cerbumadis. Vane. Fine ili restis en tio, ke io certe okazos, kio informos ilin. Sed starante antaŭ la biletkaso ili ankoraŭ ne sciis kien vojaĝi. La komandanto gardis la komunan kason, lia zorgo estis mastrumi la ŝparitan poŝmonon kaj la teammonon elperfortitan el la parencoj kiel aldonkrediton por la konkurso. Lia tasko estis decidi nun ĝis kie aĉeti bileton. Ja ne povas ĝis la finstaco, eble ili devas eliĝi pli frue...

La Galanto jam ankris, ne estis tempo por pli heziti. Fine ili postrestos.

Sitelo glutegis kaj paŝis antaŭ la giĉeton de la biletkaso. Ne gravas kio okazos.

- Mi petas kvin biletojn - li diris kaj atentis la neniigan demandon:

(22)
- Kien?

Sed okazis tute alie. La kasistino priobservis lin detale kaj demandis nur:

- Kund la Subakvisto?

Sitelo singultis.

- Jes ja... - li ĝemis.

La kasistino tute ignoris lian miregon.

- Bonvolu, viaj biletoj, oni jam aĉetis ... - kaj ŝi donis ilin tra la giĉeto.

- Oni jam aĉetis? Kiu?

- Mi ne scias, tiam mi ne deĵoris. Mi ricevis ilin pagite, formetite.

Sitelo balbutis ion kiel dankon kaj rapide absorbiĝis. Eble la virino pripensas?

Por diri la veron la knaboj estis apenaŭ frapitaj. - Ĝis nun la organizado estas eminenta! - manifestis Doboŝ.

Nur Markizo demandis silente - Nun ĝis kie estas la bileto valida?

Ah! Li forgesis pridemandi.

- Reiru kaj demandu!

Sed la Galanto jam hupis por ekveturi kaj matroso du metrojn alta manipuladis la alteriĝan ponton. Ili eĉ postrestos.

Ili eniĝis finee kaj, kiel mi jam diris, brue traboris sin ĝis la ŝipbeko.

- Gravas ke ni surferdekis - la eta Pless filozofis, kiam ili trovis sidlokon. - Evidentiĝos kiam eliĝi.

- Se ne, tiam ni maximume restos. Ĉu gravas tempoperdo de unu-du tagoj. - Doboŝ primokis.

Pri tio ili senprobleme ekkverelis unu kun la alia. Dume la ŝipo pace naĝis sur la spegulglata akvo. Iĝis pli kaj pli varma, tio forprenis la emon de la kverelado.

(23)

Nur Pless senripozis. Li ekgestadis por klinigi ilin pli proksime kaj diris flustre:

- Knaboj, ĉu tiu ulo ne estas suspektinda?

- Kie?

- Sur la komanda ponto.

- Kiu?

- Tiu barbulo.

- Ovo, ne ŝercu! Tie staras ja du barbuloj.

- La maldekstra. Kiu portas la sunglasojn. Li gapdas senĉese ĉi tien.

- Vi estas freneza, Buleto - Doboŝ mansignis. - Li gapas ne al ni sed al la virino kun la nigra harnodo. Ankaŭ mi rimarkis jam.

- La barbulon?

- Vi, neplenaĝa. La virinon. Beleta.

- Ni metu la personajn emociojn en naftalenon - Sitelo intermiksiĝis. - Nun la konkurso staras!

- Mi nur spektis. Tio estas permesata.

- Nepre. Al Panna 4.1 mi mencios tion.

Doboŝ ruĝiĝis. - Fiulo estas vi, komandanto - li murmuris kaj demonstrante turnis sin dorse al la harnodulino. Tiel li iĝis vid-al-vide ĝuste al la barbulo.

- Li certe gapas al ni - li konfesis. Por atesti sin li aldonis: - Fine li, ekipite per tia barbo, okulumus vane kun la ino...

- Vi! Li rimarkis ke ni rimarkis ke li ... - Pless vortgalopis.

- Ovo, ne konjugaciu ĝis la fino de la fino.

Nome la barbulo forlasis la alian barbulon kaj retiriĝis en la internon de la ŝipo. Tio plie incitis la knabojn.

Baldaŭ la alta matroso aperis en la ŝipbeko. Li ekvolvis ian haŭseron ĝuste apud ili.

(24)
La knaboj interrigardis kaj denkus la saman, ĉar Sitelo akorde okulsignis al Pless. La etenemova Pless resignis kaj kiam la matroso apudiĝis lin, servoprete eksaltis li.

- Ĉu mi helpu?

La matroso eĉ ne levis la rigardon.

- Eblas.

Ili kune rulvolvis la haŭserojn. Poste:

- Ĉu permesate, mi esta Pless, la eternemova, alinome Ovo.

- Ĝojo de mia flanko. Colo.

- Kiel?

- Colo, mi diras.

- Aha.

- Nome pro mia alteco...

- Mi komprenas... Ĉu vi dirus al mi, kolego Colo, ke kiu estas tiu barbulo.

- La kapitano.

- Do la alia, la jam subirinta...

- La vicstiristo.

- Sed li ja tute ne stiras.

- Feliĉe ne.

- Kiel?

- Feliĉe, ke tiu moderna ŝipo bezonas samtempe nur unu stiriston.

- Kion faras do la barbulo sur la ŝipo?

- Li estas ankaŭ stiristo. Sed vica.

- Sed bonvolu, ni konprenu unu la alian. Se la unua stiras la ŝipon, kial estas la vica.

- Regulo.

Tiam Colo rapide foriĝus, sed Sitelo baris lian vojon.

- Ĝis kiam estas valida ĉi tiu bileto?

- Ĝis kiam ĝi senvalidiĝas.

(25)

- Nun jes, sed kiam ĝi senvalidiĝos.

- Kiam ĝi perdos validecon... Jes, mi iras jam! ... Vi povas aŭdi, oni vokas min.

Ili ne aŭdis ja, sed Colo trovis vojon por fuĝo.

- Tio estas pura konspiro! - Doboŝ konkludis.

- Mi diris, ke la barbulo estas suspektinda al mi - Buleto plikomentis. - Li similas iun sed mi ne scias kiun... Se li ne havus barbon...

- Ni devus forrazi ĝin - Pless opiniis.

Tio do distris Markizon el la silentado.

- Tio, kion vi faras, estas pura malŝparo de energio en tiu varmego - diris la Filozofo. - Pli ĝuste ni devus ĉirkaŭrigardi sur la ŝipo, ĉu troviĝas ĉi tie anoj el la teamoj Csongor aŭ Tünde 4.2 .

- Vi pravas - Sitelo konfirmis lin. - Ovo, saltu kaj flaresploru ĉirkaŭe.

Pri la du aliaj teamoj, kiuj ankaŭ pruntis siajn nomojn de Vörösmarty 4.3 , apenaŭ ili sciis ion. Kvankam ili zorge skoltis antaŭ la ekvojaĝo, la rivaloj gardis strikte la sekretojn, kaj nur tio estis konstatebla, ke la Csongor-anoj malaperis jam antaŭ unu tago el la urbo, sed ankoraŭ anon de Tünde Doboŝ vidis, kiam li iris al la trajno.

Pless returnis al la teamo anoncinte, ke neniu el la rivaloj estas sur la ŝipo. Ĝis tiam la Galanto jam altirniĝis la moleon de Tihany. La knaboj envie atentis la plaĝumantojn trans la moleo.

- Ni devus eliĝi kaj baniĝi - Buleto riskis.

Sitelo krude-trude silentigis lin:

- Ĉu vi vendus la trezoron por plaĝumo?

- La simbolan trezoron... - aldonis Doboŝ.

Ili jam konjektis, ke la fina celo de la konkurso verŝajne ne estos sako da oro kaj fajna perloj.

- Simbola, ne simbola, kion ni prenis sur sin, tion ni finfaros - la komandanto konstatis solene. - Ni restos sur la ŝipo dum ni ne ricevas aŭ trovas signalon.

(26)

- Kund la Subakvisto, eliĝu!

La megafono de la ŝipstacio ripetis knare, tamen kompreneble ankoraŭ dua foje:

- Kund la Subakvisto, eliĝu!

Ne estis tempo pro divenadi, cerbumadi, ĉar la ŝipo jam albordiĝis kaj parto de la pasaĝeroj estis ja staranta. Ili scivole turnadis la kapojn pro la sono de la megafono. Estis facile diveni, kiun celas la mesaĝo, so la teamo ne evitis veki sensacion dum ĝi surbordiĝis.

- Ĉu vi vere estas subakvistoj? - onjeto demandis Pless-on.

- Mi estas tio - Pless respondis komleze - sed estas ankaŭ tri Kund-oj inter ni.

- Kund? Do! Fileto, kio estas tio?

- Ankaŭ tio estas subakvisto, nur sciinda, ke ne ia ajn, sed subakvista Kundo, nome Kund la subakvisto...

- Certe ia novaĵo...

- Ah.. Tre malnova, plurcentjara historio...

- Ovo! Ne postrestu...

- Mi iras jam! ... La ceteron bonvolu legi ĉe Vörösmaty, li priskribis... - kaj li ventrapide foriris.

- Kien vi kuras? - li aliĝis al la knaboj.

Kien ili efektive kuras? Entute, kion fari nun post bordiĝo. La respondo estas evidenta: donu konsilon kiu vokis ilin sur la bordon!

Li eniris la oficejon de la ŝipstacio, sed tie oni donis la respondon, ke oni taskis nur pri la anoncita teksto kaj scias nenion. Vide ilian senkonsilecon la vetur-deĵoristo ridete diris:
- Ĉirkaŭrigardu ĉiukaze en Tihany. Tie estas multe da konataj vidindaĵoj, eble troviĝas, kiu aludas al la vojdirekto.

(27)

En kanikulo, ankaŭ malsate, malfacile laboras la homa menso. La sugesto de Buleto, kio antaŭ duonhoro ankoraŭ estis ne atingebla revaĵo, nun logis realigeble: baniĝi!

Post dek minutoj la tuta bando plonĝe baniĝis. Ili brue kaj petole ludadis, ŝprucigadis la akvon unu sur la alian kaj ne rimarkis, ke senmaske observas ilin la barbulo, starante sur la ponto de la Galanto retroiranta apud la moleo, kaj kiam ĝi alvenas al la vasta akvo, li deturniĝas kapbalance.

Efektive ja ne ĉagreniĝis min, ke la knaboj ne povis kontraŭstari al la allogo de la refreŝiga ondoj, sed tio, ke mi perdis ilin de miaj okuloj pli frue, ol mi povis certiĝi, ke ili ekiros al la ĝusta direkto. Se ili ne agos kiel mi supozis, tiam la malfacile organizita kaj altempigita programo fiaskos. Eble estis facilanime, lasi ilin sen pli preciza sugesto. Sed diable! Ili utilu la menson.

(28)

Ili sidetadas sur la duoninsulo de Tihany, tio estas ja ne tiel granda, ke ili ne trafos, kion ili bezonas. Se ne, tio estas ilia malfeliĉo. Fine, eblas postresti en konkurso...

Ne tial estis teamo Kund la subakvisto la kremo de la tuta klaso, ke kapitulaci tiel facile. Dum ili tagmanĝis sur la bordo post la bano, pripensadis ĝisfunde la eblecojn.

- Ne estas alia solvo, skolti la duoninsulon - Sitelo eldiris sendube. - Ni vizitados ĉiun konatan punkton, vidos poste. Markizo, elprenu la mapon, la gvidlibron kaj denombru la kuriozaĵojn de Tihany.

Filozofo laŭtlegis.
- La abatejo, la monteto de la eĥo, la loĝejoj de monaĥoj, la praa fortikaĵo, la gejserkonusoj, la interna lago kaj la biologia instituto.

- Ĉu vi finis la inventaron? - Doboŝ demandis.

- Ka-aprou-ungojn, bonvo-olu! Ĉu la fabe-elon rako-onti? - knabeto paŝis al ili, nun la dudeka de kiam ili albordiĝis.

- Ŝajnas ke vi forgesis "de la ka-aproj".

Ili ne rifuzis la knabeton, li ekis:

- Fo-oje reĝidi-ino pa-aŝtis sian ka-aprojn sur la bo-ordo de Balato-ono...

- Haltu! - interrompis Markizo kun nekutima vigleco. - Eksidu nun, fraĉjo! Ĉu vi volus vendi multe da kaproungoj? Memkompreneble. Mi instruas do al vi pli bonan fabelon.

(29)


3. Ĉapitro   5. Ĉapitro   Notoj  
Copyright(C): Text by Péter Bogáti. Translation by: József Sárosi